Revelation 18:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado,

Genesis 19:28

28 kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.

Deuteronomy 29:23

23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-

Psalms 58:10

10 GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

Isaiah 13:19

19 Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belajxo de la HXaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;

Isaiah 30:33

33 CXar delonge estas preparita la bruligejo; gxi estas preta ankaux por la regxo, profundigita, vastigita; gxia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos gxin kiel torenton da sulfuro.

Isaiah 34:9-10

9 Kaj liaj riveroj aliformigxos en pecxon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero farigxos brulanta pecxo. 10 Nek tage nek nokte gxi estingigxos, eterne levigxados gxia fumo; de generacio al generacio gxi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur gxi.

Jeremiah 50:40

40 Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaux tie restos neniu kaj logxos neniu homido.

Jeremiah 50:46

46 De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos auxdata cxe la nacioj.

Ezekiel 26:16-17

16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi. 17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono!

Ezekiel 32:9-10

9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis. 10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.

Daniel 4:14

14 kaj per lauxta vocxo li diris:Dehaku cxi tiun arbon, cxirkauxhaku gxiajn brancxojn, deprenu de gxi la foliaron, kaj disjxetu gxiajn fruktojn, por ke forigxu la bestoj, kiuj estas sub gxi, kaj la birdoj forflugu de gxiaj brancxoj.

Zechariah 11:2-3

2 GXemegu, ho cipreso, cxar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. GXemegu, ho kverkoj de Basxan, cxar falis la fortika arbaro. 3 Oni auxdas ploradon de pasxtistoj, cxar ilia belegajxo estas ruinigita; oni auxdas kriadon de junaj leonoj, cxar forigita estas la beleco de Jordan.

Revelation 14:11

11 kaj la fumo de ilia turmento levigxas por cxiam kaj eterne; kaj ne havas pauxzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj cxiu, kiu ricevas la markon de gxia nomo.

Revelation 17:2

2 kun kiu la regxoj de la tero malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia malcxasteco.

Revelation 17:12-13

12 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek regxoj, kiuj ankoraux ne ricevis regnon; sed ili ricevas auxtoritaton kiel regxoj, kun la besto, por unu horo. 13 Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj auxtoritaton al la besto.

Revelation 18:3

3 CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso.

Revelation 18:7

7 Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.

Revelation 18:18

18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?

Revelation 18:20

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

Revelation 19:3

3 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.