Revelation 13:11 Cross References - Esperanto

11 Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj gxi havis du kornojn, simile al sxafido, kaj gxi parolis kiel drako.

Daniel 7:8

8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.

Daniel 7:24-25

24 La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn. 25 Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.

Matthew 7:15

15 Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.

Romans 16:18

18 CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

2 Corinthians 11:13-15

13 CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo. 14 Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo. 15 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.

2 Thessalonians 2:4

4 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.

Revelation 11:7

7 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.

Revelation 12:3-4

3 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. 4 Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.

Revelation 12:17-13:1

17 Kaj la drako furiozis kontraux la virino, kaj foriris, por fari militon kontraux la restintojn de sxia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

Revelation 13:17

17 por ke neniu povu acxeti aux vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aux la numeron de gxia nomo.

Revelation 16:13

13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaux ranojn, elirantaj el la busxo de la drako, kaj el la busxo de la besto, kaj el la busxo de la falsa profeto;

Revelation 17:6

6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro.

Revelation 17:8

8 La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la logxantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke gxi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.