Psalms 88:15 Cross References - Esperanto

15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas.

Job 6:4

4 CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

Job 7:11-16

11 Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo. 12 CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi? 13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon, 14 Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj; 15 Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton. 16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.

Job 17:1

1 Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.

Job 17:11-16

11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro. 12 La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo. 13 Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. 14 Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino. 15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon? 16 En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.

Psalms 22:14-15

14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno. 15 Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

Psalms 73:14

14 Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene!

Isaiah 53:3

3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

Isaiah 53:10

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

Zechariah 13:7

7 Ho glavo, levigxu kontraux Mian pasxtiston kaj kontraux Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la pasxtiston, por ke diskuru la sxafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.

Luke 22:44

44 Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.