13 Justeco iros antaux Li Kaj faros vojon por Liaj pasxoj.
Psalms 85:13 Cross References - Esperanto
Psalms 72:2-3
Psalms 89:14
14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo.
Psalms 119:35
35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, CXar en gxi mi havas plezuron.
Isaiah 58:8
8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.
Matthew 20:27-28
John 13:14-16
14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaux devas inter vi lavi la piedojn.
15 CXar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaux faru tion, kion mi faris al vi.
16 Vere, vere, mi diras al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.
John 13:34
34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian.
2 Corinthians 3:18
18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.
Galatians 2:20
20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.
Ephesians 5:1-2
Philippians 2:5-8
5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo,
6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio
7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj;
8 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.
Hebrews 12:1-2
1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,
2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.
1 Peter 2:18-24
18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj.
19 CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste.
20 CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.
21 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;
22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;
23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;
24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.
1 Peter 4:1
1 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj;
1 John 2:6
6 kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.