Psalms 78:68 Cross References - Esperanto

68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;

Genesis 49:8-10

8 Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro. 9 Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? 10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

Ruth 4:17-22

17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David. 18 Kaj jen estas la generacioj de Perec:al Perec naskigxis HXecron, 19 al HXecron naskigxis Ram, al Ram naskigxis Aminadab, 20 al Aminadab naskigxis Nahxsxon, al Nahxsxon naskigxis Salma, 21 al Salma naskigxis Boaz, al Boaz naskigxis Obed, 22 al Obed naskigxis Jisxaj, kaj al Jisxaj naskigxis David.

1 Samuel 16:1

1 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.

2 Chronicles 6:6

6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

Psalms 87:2

2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob.

Psalms 132:12-14

12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian legxon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaux iliaj filoj eterne sidos sur via trono. 13 CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li: 14 CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.