Psalms 78:55 Cross References - Esperanto

55 Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.

Numbers 33:54

54 Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedajxo; laux la triboj de viaj patroj prenu al vi posedajxojn.

Deuteronomy 6:10-12

10 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis, 11 kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata: 12 tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

Joshua 6:1-21

1 (Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.) 2 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn. 3 CXirkauxiru la urbon cxiuj militistoj, cxirkauxiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj. 4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. 5 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili:Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo. 7 Kaj li diris al la popolo:Iru, kaj cxirkauxiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaux la kesto de la Eternulo. 8 Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaux la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili. 9 Kaj la armitoj iris antaux la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj. 10 Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios. 11 Kaj la kesto de la Eternulo ekiris cxirkaux la urbo, cxirkauxiris gxin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro. 12 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo. 13 Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo, iris kaj sencxese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaux ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni sencxese trumpetis per trumpetoj. 14 Kaj ili cxirkauxiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj. 15 En la sepa tago ili levigxis frue, kiam montrigxis la matena cxielrugxo, kaj ili cxirkauxiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili cxirkauxiris la urbon sep fojojn. 16 Kaj cxe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo:Ekkriu, cxar la Eternulo transdonis al vi la urbon. 17 Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, gxi kaj cxio, kio estas en gxi; nur la malcxastistino Rahxab restu viva, sxi kaj cxiu, kiu estas kun sxi en la domo; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn ni sendis. 18 Sed vi gardu vin kontraux la anatemitajxo, por ke vi ne anatemigxu, se vi prenos ion el la anatemitajxo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfelicxigu gxin. 19 Kaj la tuta argxento kaj oro, kaj cxiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos. 20 Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekauxdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per lauxta vocxo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, cxiu rekte antauxen, kaj ili prenis la urbon. 21 Kaj ili ekstermis per glavo cxion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj sxafojn kaj azenojn.

Joshua 13:7

7 Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.

Joshua 19:51

51 Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.

Joshua 23:4

4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.

Nehemiah 9:22-25

22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan. 23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin. 24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo. 25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.

Psalms 44:2

2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.

Psalms 105:44-45

44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis; 45 Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!

Psalms 135:10-12

10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn: 11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

Psalms 136:18-22

18 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco; 19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.