Psalms 50:9 Cross References - Esperanto

9 Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:

Psalms 69:31

31 Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.

Isaiah 43:23-24

23 Vi ne alportadis al Mi viajn sxafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj bucxoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano. 24 Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.

Micah 6:6-8

6 Kun kio mi povas starigxi antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj bovidoj? 7 CXu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj aux sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? 8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

Acts 17:25

25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj cxion;

Hebrews 10:4-6

4 CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn. 5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi; 6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.