Psalms 46:4 Cross References - Esperanto

4 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.

Deuteronomy 12:11-12

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

2 Chronicles 6:6

6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.

Psalms 23:2

2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

Psalms 36:8-9

8 Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas. 9 CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Psalms 43:3

3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

Psalms 48:1

1 Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.

Psalms 48:8

8 Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.

Psalms 65:9

9 Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.

Psalms 87:3

3 Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

Psalms 91:1

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Psalms 92:1

1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

Psalms 92:8

8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.

Ecclesiastes 5:8

8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.

Isaiah 8:6-7

6 Pro tio, ke cxi tiu popolo malsxatis la akvon de SXiloahx, kiu fluas kviete, kaj gxojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja: 7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn.

Isaiah 37:35-36

35 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David. 36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

Isaiah 48:18

18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

Isaiah 60:14

14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

Ezekiel 47:1-12

1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. 2 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laux ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. 3 Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezursxnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la maleoloj. 4 Kaj li mezuris ankoraux mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta gxis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraux mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la lumboj. 5 Kiam li mezuris ankoraux mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; cxar la akvo estis tro alta, oni devis gxin transnagxi, sed transiri la torenton oni ne povis. 6 Kaj li diris al mi:CXu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento. 7 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj. 8 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo. 9 Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento. 10 Kaj staros apud gxi fisxkaptistoj de En-Gedi gxis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fisxoj estos tiaspecaj, kiel la fisxoj de la Granda Maro, kaj tre multe. 11 Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo. 12 Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

Micah 6:6

6 Kun kio mi povas starigxi antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj bovidoj?

Hebrews 12:22

22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,

Revelation 21:2-3

2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo. 3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

Revelation 21:10

10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,

Revelation 22:1-3

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido, 2 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj. 3 Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono de Dio kaj de la SXafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.