Psalms 3:5 Cross References - Esperanto

5 Mi kusxigxas kaj endormigxas, Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas.

Leviticus 26:6

6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

Job 11:18-19

18 Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco. 19 Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

Psalms 4:8

8 Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

Psalms 66:9

9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

Psalms 127:2

2 Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.

Proverbs 3:24

24 Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.

Proverbs 14:26

26 En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.

Proverbs 18:10

10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata.

Isaiah 26:3

3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.

Acts 12:6

6 Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj gardis la malliberejon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.