Psalms 37:19 Cross References - Esperanto

19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

Job 5:20-22

20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo. 21 Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos. 22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;

Psalms 33:19

19 Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

Proverbs 10:3

3 La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas.

Ecclesiastes 9:12

12 CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.

Isaiah 33:16

16 tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

Amos 5:13

13 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.

Micah 2:3

3 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.

Ephesians 5:16

16 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.