7 CXar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
Psalms 35:7 Cross References - Esperanto
Job 18:8
8 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.
Psalms 7:3-5
3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:
5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
Psalms 9:15
15 Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo.
Psalms 25:3
3 CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.
Psalms 64:4
4 Por pafi kasxe kontraux senkulpulon; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas.
Psalms 69:4
4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
Psalms 119:85
85 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj.
Psalms 140:5
5 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
John 15:25
25 Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze.