Psalms 35:15 Cross References - Esperanto

15 Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis.

Job 16:9

9 Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.

Job 30:1-12

1 Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj; 2 Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon; 3 Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan; 4 Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto. 5 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston; 6 En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj; 7 Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas; 8 Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando. 9 Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado. 10 Ili abomenas min, malproksimigxas de mi, Ne timas kracxi sur mian vizagxon. 11 Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon. 12 Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;

Job 31:29

29 CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?

Psalms 7:2

2 Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.

Psalms 22:16

16 CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

Psalms 35:8

8 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kasxis, kaptu lin; Por pereo li falu en gxin.

Psalms 35:25-26

25 Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laux nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis. 26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

Psalms 38:17

17 CXar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas cxiam antaux mi.

Psalms 41:8

8 Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos.

Psalms 57:4

4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.

Psalms 69:12

12 Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.

Psalms 71:10-11

10 CXar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraux mia animo, konsiligxas inter si, 11 Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.

Proverbs 17:5

5 Kiu mokas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.

Proverbs 24:17-18

17 Kiam falas via malamiko, ne gxoju, Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu; 18 CXar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne placxos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.

Jeremiah 20:10

10 CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

Matthew 27:27-30

27 Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. 28 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. 29 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj! 30 Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.

Matthew 27:39-44

39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40 kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris: 42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio. 44 Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

Mark 14:65

65 Kaj iuj komencis kracxi sur lin, kaj cxirkauxkovri lian vizagxon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li:Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

Acts 17:5

5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.

1 Corinthians 13:6

6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.