7 Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.
Psalms 34:7 Cross References - Esperanto
Genesis 32:1-2
2 Kings 6:17
17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.
2 Kings 19:35
35 En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
Psalms 91:11
11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.
Daniel 6:22
22 Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.
Zechariah 9:8
8 Mi gardos Mian domon kontraux la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al gxi premanto; cxar Mi rigardas gxin nun per Miaj okuloj.
Matthew 18:10
10 Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; cxar mi diras al vi, ke iliaj angxeloj en la cxielo cxiam rigardas la vizagxon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
Luke 16:22
22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.
Hebrews 1:14
14 CXu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?