Psalms 147:6 Cross References - Esperanto

6 La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero.

1 Samuel 2:8

8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

Psalms 25:9

9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

Psalms 37:11

11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon.

Psalms 55:23

23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

Psalms 73:18-19

18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon. 19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

Psalms 145:14

14 La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn.

Psalms 146:8-9

8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn; 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

Psalms 149:4

4 CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.

Zephaniah 2:3

3 Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

Matthew 5:5

5 Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron.

James 4:10

10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

1 Peter 3:4

4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio.

1 Peter 5:6

6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe;

2 Peter 2:4-9

4 CXar se Dio ne indulgis angxelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la jugxo; 5 kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; 6 kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; 7 kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj 8 (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): 9 la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.