Psalms 130:4 Cross References - Esperanto

4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

Exodus 34:5-7

5 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo, kaj Moseo starigxis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo. 6 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; 7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

1 Kings 8:39-40

39 Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj); 40 por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

Psalms 2:11-12

11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo. 12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Psalms 25:11

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.

Psalms 86:5

5 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

Psalms 103:2-3

2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn;

Isaiah 1:18

18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.

Isaiah 55:7

7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

Jeremiah 31:34

34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Jeremiah 33:8-9

8 Kaj Mi purigos ilin de cxiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaux Mi; kaj Mi pardonos cxiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaux Mi kaj defalis de Mi. 9 Kaj tio farigxos por Mi agrabla nomo, lauxdo kaj gloro antaux cxiuj nacioj de la tero, kiuj auxdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al gxi.

Daniel 9:9

9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

Hosea 3:5

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Micah 7:18-20

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn. 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Acts 9:31

31 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, gxi kreskis.

Romans 8:1

1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.

2 Corinthians 5:19

19 nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.

Ephesians 1:7

7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

Colossians 1:14

14 en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj;

2 Timothy 2:19

19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

Hebrews 12:24-28

24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel. 25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo, 26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon. 27 Kaj tiu diro:Ankoraux unufoje-montras la translokigon de la skuitajxoj, kiel de faritajxoj, por ke la neskueblaj restu. 28 Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.