Psalms 119:101 Cross References - Esperanto

101 De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.

Psalms 18:23

23 Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

Psalms 119:59-60

59 Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj. 60 Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.

Psalms 119:104

104 De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero.

Psalms 119:126

126 Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon.

Proverbs 1:15

15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

Isaiah 53:6

6 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj.

Isaiah 55:7

7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

Jeremiah 2:36

36 Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.

Titus 2:11-12

11 CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

1 Peter 2:1-2

1 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn, 2 kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,

1 Peter 3:10-11

10 CXar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraux malbono, Kaj sian busxon kontraux mensoga parolo; 11 Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.