Psalms 100 Cross References - Esperanto

1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto. 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo. 4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; 5 CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco.

Deuteronomy 32:43

43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

Psalms 32:11

11 GXoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron!

Psalms 47:1

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto.

Psalms 47:5

5 Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.

Psalms 66:1

1 Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.

Psalms 66:4

4 La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

Psalms 67:4

4 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

Psalms 68:32

32 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.

Psalms 95:1-2

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo. 2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

Psalms 98:4

4 GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.

Psalms 117:1-2

1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj; 2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

Psalms 145:1

1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.

Isaiah 24:14-16

14 Ili levos sian vocxon kaj gxojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro. 15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael. 16 De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.

Isaiah 42:10-12

10 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj. 11 Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku. 12 Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.

Zephaniah 3:14

14 GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.

Zechariah 14:9

9 Kaj la Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.

Luke 19:37

37 Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis;

Romans 15:10

10 Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo.

Deuteronomy 12:12

12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

Deuteronomy 16:11

11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

Deuteronomy 16:14

14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.

Deuteronomy 28:47

47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.

1 Kings 8:66

66 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

2 Chronicles 20:27-28

27 Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo.

2 Chronicles 31:2

2 Kaj HXizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laux ilia ordo, cxiun laux gxia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por lauxdkantado kaj glorkantado, cxe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.

Psalms 42:4

4 Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

Psalms 63:4-5

4 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.

Psalms 71:23

23 GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

Psalms 95:2

2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

Psalms 107:21-22

21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

Acts 2:46-47

46 Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro, 47 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.

Philippians 4:4

4 GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju.

Deuteronomy 4:35

35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.

Deuteronomy 4:39

39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.

Deuteronomy 7:9

9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,

1 Samuel 17:46-47

46 Hodiaux la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaux la kadavrojn de la Filisxtaj tacxmentoj al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47 Kaj ekscios cxi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, cxar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

1 Kings 18:36-39

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion. 37 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.

2 Kings 19:19

19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

Job 10:3

3 CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

Job 10:8-13

8 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas! 9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo. 10 Vi elversxis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromagxon Vi min kundensigis. 11 Per hauxto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis. 12 Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton. 13 Sed cxi tion Vi kasxis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:

Psalms 12:4

4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

Psalms 46:10

10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

Psalms 74:1-2

1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo? 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

Psalms 78:52

52 Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto;

Psalms 79:13

13 Kaj ni, Via popolo kaj la sxafoj de Via pasxtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

Psalms 95:3

3 CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj,

Psalms 95:6-7

6 Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto. 7 CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

Psalms 119:73

73 JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

Psalms 139:13-24

13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino. 14 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias. 15 Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis. 17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro! 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi. 19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi! 20 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo. 21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas. 22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj. 23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Psalms 149:2

2 Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo.

Ecclesiastes 12:1

1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;

Isaiah 40:9-11

9 Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; lauxtigu potence vian vocxon, ho predikantino de Jerusalem, lauxtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio! 10 Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li. 11 Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.

Isaiah 63:11

11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?

Isaiah 63:19

19 Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

Jeremiah 10:10

10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

Ezekiel 34:11

11 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venos, kaj Mi sercxos Miajn sxafojn kaj esploros ilin.

Ezekiel 34:30-31

30 Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 31 Kaj vi, homoj, estas Miaj sxafoj, la sxafoj de Mia pasxtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

John 10:14-16

14 Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj. 16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.

John 10:26-28

26 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj. 27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

John 17:3

3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

Acts 17:23-24

23 CXar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. 24 La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion, kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne logxas en manfaritaj temploj;

Acts 20:28-29

28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango. 29 Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;

1 Corinthians 6:19-20

19 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

2 Corinthians 4:6

6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

Galatians 4:8-9

8 Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; 9 sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?

Ephesians 2:10

10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

1 Peter 2:25

25 CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

1 Peter 4:19

19 Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.

1 Peter 5:2-4

2 Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole; 3 ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego. 4 Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

1 John 5:20

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

1 Chronicles 29:13

13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

1 Chronicles 29:20

20 Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.

Psalms 65:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

Psalms 66:13

13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

Psalms 96:2

2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Psalms 103:20-22

20 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto. 21 Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. 22 Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

Psalms 116:17-19

17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. 18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaux Lia tuta popolo, 19 En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.

Psalms 145:1-2

1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

Isaiah 35:10

10 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

Colossians 3:16-17

16 La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. 17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Hebrews 13:15

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

Exodus 34:6-7

6 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; 7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

1 Chronicles 16:34

34 Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco.

2 Chronicles 5:13

13 kaj ili estis kvazaux unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni auxdis kvazaux unu vocxon, lauxdantan kaj dankantan antaux la Eternulo; kaj kiam ektondris la vocxo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo plenigxis de nubo, la domo de la Eternulo;

Ezra 3:11

11 Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.

Psalms 25:8

8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.

Psalms 36:5

5 Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco, Via vereco gxis la nuboj.

Psalms 52:1

1 Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas cxiama.

Psalms 85:10

10 Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas.

Psalms 86:5

5 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

Psalms 89:1-2

1 Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo. 2 CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco.

Psalms 103:17

17 Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,

Psalms 106:1

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

Psalms 107:1

1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco:

Psalms 107:8

8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

Psalms 107:15

15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

Psalms 107:22

22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

Psalms 118:1-4

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.

Psalms 119:68

68 Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn legxojn.

Psalms 119:90-91

90 Por cxiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras. 91 Laux Viaj legxoj cxio nun staras, CXar cxio estas Viaj sklavoj.

Psalms 136:1-26

1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco; 19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco.

Psalms 146:6

6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

Jeremiah 33:11

11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

Jeremiah 33:20-21

20 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo: 21 tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.

Micah 7:20

20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Nahum 1:7

7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

Luke 1:50

50 Kaj Lia boneco estas por cxiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.

Romans 15:8-9

8 CXar mi diras, ke Kristo farigxis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj, 9 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.

Titus 1:2

2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,

Hebrews 6:13-18

13 CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda), 14 dirante:Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin. 15 Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson. 16 CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado. 17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron, 18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.