Proverbs 6:29 Cross References - Esperanto

29 Tiel ankaux estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu sxin ektusxas, restas sen puno.

Genesis 12:18-19

18 Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke sxi estas via edzino? 19 kial vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.

Genesis 20:4-7

4 Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon? 5 Li diris ja al mi: SXi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion. 6 Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi. 7 Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj.

Genesis 26:10-11

10 Kaj Abimelehx diris: Kion do vi faris al ni! preskaux jam kusxigxis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon. 11 Kaj Abimelehx faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tusxos cxi tiun viron aux lian edzinon, tiu mortos.

Leviticus 20:10

10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.

2 Samuel 11:3-4

3 Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke sxi estas Bat-SXeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la HXetido. 4 Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia malpureco, sxi revenis en sian domon.

2 Samuel 12:9-10

9 Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino.

2 Samuel 16:21

21 Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.

Proverbs 16:5

5 CXiu malhumilulo estas abomenajxo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.

Jeremiah 5:8-9

8 Ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj; cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo. 9 CXu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj cxu al tia popolo Mia animo povas ne vengxi?

Ezekiel 22:11

11 Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

1 Corinthians 7:1

1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis:Estas bone por viro, ne tusxi virinon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.