23 Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo.
Proverbs 4:23 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 4:9
9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj
Psalms 139:23-24
Proverbs 3:21
21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
Proverbs 4:7
7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
Proverbs 11:16
16 Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras ricxon.
Proverbs 13:3
3 Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.
Proverbs 22:5
5 Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimigxas de ili.
Proverbs 23:19
19 Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo.
Proverbs 28:26
26 Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
Ecclesiastes 5:13
13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro.
Jeremiah 17:9
9 Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?
Matthew 12:34-35
Matthew 15:19
19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:
Mark 7:21-23
Mark 14:38
38 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
Luke 6:45
45 Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.
Hebrews 12:15
15 rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;