Proverbs 24:17 Cross References - Esperanto

17 Kiam falas via malamiko, ne gxoju, Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu;

Judges 16:25

25 Kiam ilia koro gajigxis, ili diris:Voku SXimsxonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis SXimsxonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.

2 Samuel 16:5-14

5 Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis. 6 Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David; la tuta popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li. 7 Kaj tiel parolis SXimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo! 8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo. 9 Tiam Abisxaj, filo de Ceruja, diris al la regxo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la regxon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon. 10 Sed la regxo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; cxar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras? 11 Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la Eternulo tion ordonis al li. 12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado. 13 Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian vojon. Kaj SXimei iris laux la deklivo de la monto, kontraux li, iris kaj insultis, jxetadis sxtonojn sur lin, kaj sxutadis sur lin teron. 14 La regxo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.

Job 31:29

29 CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?

Psalms 35:15

15 Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis.

Psalms 35:19

19 Ne gxoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.

Psalms 42:10

10 Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

Proverbs 17:5

5 Kiu mokas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.

Obadiah 1:12

12 Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.

1 Corinthians 13:6-7

6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco; 7 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.