Proverbs 22:18 Cross References - Esperanto

18 CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj.

Job 32:18-19

18 CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas. 19 Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

Psalms 19:10

10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj.

Psalms 119:13

13 Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo.

Psalms 119:103

103 Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo!

Psalms 119:111

111 Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro.

Psalms 119:162

162 Mi gxojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.

Psalms 119:171

171 Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn.

Proverbs 2:10

10 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.

Proverbs 3:17

17 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco.

Proverbs 8:6

6 Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo.

Proverbs 10:13

13 Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo.

Proverbs 10:21

21 La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo.

Proverbs 15:7

7 La busxo de sagxuloj semas instruon; Sed la koro de malsagxuloj ne estas tia.

Proverbs 16:21

21 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata sagxulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.

Proverbs 24:13-14

13 Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo; 14 Tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi gxin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.

Proverbs 25:11

11 Vorto dirita en gxusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retajxo argxenta.

Jeremiah 15:16

16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Malachi 2:7

7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.

John 7:38

38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.

Hebrews 13:15

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.