Philippians 3:6 Cross References - Esperanto

6 rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu farigxas per la legxo, senkulpa.

2 Samuel 21:2

2 Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

2 Kings 10:16

16 Kaj li diris:Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro.

Matthew 5:20

20 CXar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.

Matthew 23:25

25 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.

Mark 10:20-21

20 Kaj li responde diris al li:Majstro, cxion tion mi observis detempe de mia juneco. 21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

Luke 1:6

6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.

Acts 8:3

3 Sed Sauxlo atakis la eklezion, enirante en cxiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.

Acts 9:1-19

1 Kaj Sauxlo, ankoraux spirante minacojn kaj mortigon kontraux la discxiploj de la Sinjoro, iris al la cxefpastro, 2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3 Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari. 7 Kaj liaj kunvojagxantoj staris mutaj, auxdante la vocxon, sed vidante neniun. 8 Kaj Sauxlo levigxis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermigxis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. 9 Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne mangxis, nek trinkis. 10 Kaj en Damasko estis unu discxiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio:Ananias. Kaj li respondis:Jen mi, Sinjoro. 11 Kaj la Sinjoro diris al li:Levigxu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas; 12 kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon. 13 Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem; 14 kaj cxi tie li havas de la cxefpastroj auxtoritaton kateni cxiujn, kiuj vokas vian nomon. 15 Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, cxar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj la regxoj kaj la Izraelidoj; 16 cxar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo. 17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito. 18 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaux skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj levigxis kaj baptigxis; 19 kaj preninte nutrajxon, li refortigxis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko.

Acts 21:20

20 Kaj tion auxdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li:Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili cxiuj estas fervoruloj por la legxo;

Acts 22:3-4

3 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux. 4 Kaj mi persekutis cxi tiun Vojon gxis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.

Acts 26:5

5 konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laux la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.

Acts 26:9-10

9 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraux la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10 Kaj tion mi ankaux faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi ensxlosis, ricevinte de la cxefpastroj la auxtoritaton, kaj cxe ilia mortigado mi ilin per vocxdono kondamnis.

Romans 7:9

9 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;

Romans 9:31-32

31 sed ke Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon. 32 Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;

Romans 10:2-5

2 CXar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laux scio. 3 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio. 4 CXar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu kredas. 5 CXar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi.

1 Corinthians 15:9

9 CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.

Galatians 1:13-14

13 CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis; 14 kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.

Philippians 3:9

9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

1 Timothy 1:13

13 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.