Matthew 3:15 Cross References - Esperanto

15 Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.

Psalms 40:7-8

7 Tiam mi diris:Jen mi venas; En la skribrulajxo estas skribite pri mi. 8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Isaiah 42:21

21 La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la legxon granda kaj glora.

Luke 1:6

6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.

John 4:34

34 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

John 8:29

29 Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; cxar mi cxiam faras tion, kio placxas al Li.

John 13:7-9

7 Jesuo respondis kaj diris al li:Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos. 8 Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. 9 Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon.

John 13:15

15 CXar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaux faru tion, kion mi faris al vi.

John 15:10

10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.

Philippians 2:7-8

7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj; 8 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.

Hebrews 7:26

26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

1 Peter 2:21-24

21 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; 22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo; 23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta; 24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

1 John 2:6

6 kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.