Matthew 27:20 Cross References - Esperanto

20 Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.

Mark 15:11

11 Sed la cxefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.

Luke 23:18-20

18 Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; 19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon. 20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;

John 18:40

40 Kaj ili kriis denove, dirante:Ne cxi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.

John 19:15-16

15 Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro. 16 Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.

Acts 3:14-15

14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi, 15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.

Acts 14:18-19

18 Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de oferado al ili. 19 Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.

Acts 19:23-29

23 Kaj cxirkaux tiu tempo levigxis ne malgranda ekscitigxo pri la Vojo. 24 CXar unu viro, nomata Demetrio, argxentajxisto, kiu faradis argxentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo; 25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris:Ho viroj, vi scias, ke per cxi tiu metio ni havas bonajn enspezojn. 26 Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj; 27 kaj estas dangxero, ne sole ke cxi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaux ke la templo de la granda diino Artemis estos malsxatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras. 28 Auxdinte tion, ili plenigxis de kolero, kaj ekkriis, dirante:Granda estas Artemis de la Efesanoj. 29 Kaj la urbo plenigxis de tumulto; kaj oni kure kolektigxis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarhxon, Makedonojn, kunvojagxantojn de Pauxlo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.