Matthew 25:23 Cross References - Esperanto

23 Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.

Matthew 25:21

21 Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.

Mark 12:41-44

41 Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon. 42 Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43 Kaj alvokinte al si siajn discxiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malricxa vidvino enjxetis pli ol cxiuj jxetantoj en la monkeston; 44 cxar ili cxiuj enjxetis el sia abundo, sed sxi el sia senhaveco jxetis cxion, kion sxi havis, sian tutan vivrimedon.

Mark 14:8-9

8 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo. 9 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.