Matthew 24:17 Cross References - Esperanto

17 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

Deuteronomy 22:8

8 Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de gxi.

1 Samuel 9:25

25 Kaj ili malsupreniris de la altajxo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.

Job 2:4

4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.

Proverbs 6:4-5

4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti; 5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

Matthew 6:25

25 Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?

Matthew 10:27

27 Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.

Mark 13:15-16

15 kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo; 16 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

Luke 5:19

19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo.

Luke 12:3

3 Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.

Luke 17:31-33

31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu. 32 Memoru la edzinon de Lot. 33 Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.

Acts 10:9

9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.