Matthew 20:30 Cross References - Esperanto

30 Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, auxdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.

Psalms 146:8

8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;

Isaiah 29:18

18 Kaj en tiu tago la surduloj auxdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.

Isaiah 35:5-6

5 Tiam malkovrigxos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermigxos. 6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj.

Isaiah 42:16

16 Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.

Isaiah 42:18

18 Auxskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu.

Isaiah 59:10

10 Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.

Isaiah 61:1-2

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj, 2 por proklami favorjaron de la Eternulo kaj vengxotagon de nia Dio, por konsoli cxiujn malgxojulojn,

Matthew 9:27-31

27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David. 28 Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro. 29 Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido. 30 Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu. 31 Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

Matthew 12:22-23

22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. 23 Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David?

Matthew 15:22

22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.

Matthew 21:9

9 Kaj la homamaso, kiu iris antaux li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante:Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!

Matthew 21:14

14 Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.

Matthew 22:42

42 dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David.

Mark 10:46

46 Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.

Luke 4:18

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

Luke 7:21

21 En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.

John 9:1-12

1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskigxo. 2 Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda? 3 Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. 4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. 5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. 6 Dirinte tion, li kracxis sur la teron, kaj faris el la kracxajxo koton, kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo, 7 kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de SXiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta. 8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antauxe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:CXu cxi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? 9 Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas. 10 Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis? 11 Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj sxmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al SXiloahx, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. 12 Tiam ili diris al li:Kie li estas? Li diris:Mi ne scias.

Acts 2:30

30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,

Romans 1:3-4

3 pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno, 4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.