Matthew 17:5 Cross References - Esperanto

5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

Exodus 19:19

19 Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo.

Exodus 40:34-35

34 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 35 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

Deuteronomy 4:11-12

11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon.

Deuteronomy 5:22

22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.

Deuteronomy 18:15

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,

Deuteronomy 18:19

19 Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.

1 Kings 8:10-12

10 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. 12 Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

Job 38:1

1 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

Psalms 18:10-11

10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento. 11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.

Psalms 81:7

7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela.

Isaiah 42:1

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Isaiah 42:21

21 La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la legxon granda kaj glora.

Matthew 3:17

17 kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Matthew 12:18

18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.

Mark 1:11

11 kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Mark 9:7

7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.

Luke 3:22

22 kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

Luke 9:34-35

34 Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon. 35 Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu.

John 3:16

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

John 3:35

35 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon.

John 5:20-23

20 CXar la Patro amas la Filon, kaj montras al li cxion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol cxi tio, por ke vi miru. 21 CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaux la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. 22 CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo, 23 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.

John 5:37

37 Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek auxdis iam Lian vocxon, nek vidis Lian formon.

John 12:28-30

28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros. 29 Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li. 30 Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi.

John 15:9-10

9 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaux vin amis; restadu en mia amo. 10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.

Acts 1:9

9 Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

Acts 3:22-23

22 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos. 23 Kaj cxiu animo, kiu ne auxskultos tiun profeton, ekstermigxos el la popolo.

Acts 7:37

37 GXi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio.

Acts 9:3-6

3 Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.

Ephesians 1:6

6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

Colossians 1:13

13 kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;

Hebrews 1:1-2

1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn,

Hebrews 2:1-3

1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu. 2 CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, 3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

Hebrews 5:9

9 kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;

Hebrews 12:25-26

25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo, 26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.

2 Peter 1:16-17

16 CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston. 17 CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

Revelation 1:7

7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.