Mark 6:37 Cross References - Esperanto

37 Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li:CXu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi?

Numbers 11:13

13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.

Numbers 11:21-23

21 Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato! 22 CXu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili? 23 Tiam la Eternulo diris al Moseo:CXu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, aux ne.

2 Kings 4:42-44

42 Venis homo el Baal-SXalisxa, kaj alportis al la homo de Dio unuaajxon de pano:dudek hordeajn panojn kaj fresxajn grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu. 43 Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos. 44 Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

2 Kings 7:2

2 Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la regxo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj tiu diris:Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

Matthew 14:16

16 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi.

Matthew 15:32-33

32 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo. 33 Kaj la discxiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?

Mark 8:2-3

2 Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi; 3 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.

Luke 9:13

13 Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.

John 6:4-10

4 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu? 6 Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros. 7 Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne suficxus por ili, por ke cxiu iometon ricevu. 8 Unu el liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: 9 CXi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? 10 Jesuo diris:Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidigxis, nombre cxirkaux kvin mil.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.