17 CXar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, cxar li estis edzigxinta kun sxi.
Mark 6:17 Cross References - Esperanto
Matthew 4:12
12 Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;
Matthew 11:2
2 Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj discxiploj,
Matthew 14:3-12
3 CXar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.
4 CXar Johano diris al li:Ne decas, ke vi havu sxin.
5 Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.
6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.
7 Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.
8 Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi cxi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
9 Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin;
10 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.
11 Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.
12 Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.
Luke 3:1
1 En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene,