Luke 8:49 Cross References - Esperanto

49 Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne gxenu la instruiston.

Isaiah 7:12

12 Sed Ahxaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.

Matthew 9:23-26

23 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn, 24 diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin. 25 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis. 26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

Mark 5:35-43

35 Dum li ankoraux parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraux gxenas la instruiston? 36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu. 37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. 38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre gxemantajn. 39 Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte cxiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. 41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al sxi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Levigxu. 42 Kaj tuj levigxis la knabineto kaj piediris; cxar sxi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciigxu pri tio; kaj li ordonis doni al sxi mangxi.

Luke 7:6

6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;

Luke 8:41-43

41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon; 42 cxar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj sxi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso cxirkauxpremis lin. 43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,

Luke 11:7

7 kaj tiu de interne respondos kaj diros:Ne gxenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.