Luke 2:25 Cross References - Esperanto

25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.

Genesis 6:9

9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.

Numbers 11:25

25 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.

Numbers 11:29

29 Sed Moseo diris al li:CXu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.

Job 1:1

1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.

Job 1:8

8 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.

Isaiah 25:9

9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.

Isaiah 40:1

1 Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.

Daniel 6:22-23

22 Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon. 23 Tiam la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.

Micah 6:8

8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

Mark 15:43

43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.

Luke 1:6

6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.

Luke 1:41

41 Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito,

Luke 1:67

67 Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

Luke 2:38

38 Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.

Luke 23:51

51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,

Acts 10:2

2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante.

Acts 10:22

22 Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi.

Acts 24:16

16 En cxi tio ankaux mi min ekzercadas, havi cxiam konsciencon neriprocxeblan antaux Dio kaj homoj.

Titus 2:11-14

11 CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, 13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

2 Peter 1:21

21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.