Luke 23:46 Cross References - Esperanto

46 Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

Psalms 31:5

5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

Matthew 27:46-56

46 Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 47 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan. 48 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki. 49 Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin. 50 Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton. 51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; 52 kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis, 53 kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. 54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio. 55 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li; 56 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.

Mark 15:34-41

34 Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 35 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris:Jen li vokas Elijan. 36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin. 37 Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton. 38 Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre. 39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio. 40 Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; 41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

John 19:30

30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

Acts 7:59

59 Kaj ili sxtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan:Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.

1 Peter 2:23

23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.