Luke 23:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro.

Matthew 27:19

19 Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.

Matthew 27:23-24

23 Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita. 24 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.

Mark 15:14

14 Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin.

Luke 23:14-15

14 diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; 15 nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.

Luke 23:22

22 Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.

John 18:38

38 Pilato diris al li:Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:Mi trovas en li nenian kulpon.

John 19:4-6

4 Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. 5 Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo! 6 Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin, cxar mi trovas en li nenian kulpon.

Hebrews 7:26

26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

1 Peter 1:19

19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

1 Peter 2:22

22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;

1 Peter 3:18

18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.