Luke 22:66 Cross References - Esperanto

66 Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris:

Psalms 2:1-3

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante: 3 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!

Matthew 5:22

22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.

Matthew 27:1

1 Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;

Mark 15:1

1 Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.

John 18:28

28 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon.

Acts 4:25-28

25 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 26 Levigxis la regxoj de la tero, Kaj la regantoj kolektigxis kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito; 27 cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, 28 por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.

Acts 22:5

5 Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por punigxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.