Luke 21:5 Cross References - Esperanto

5 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke gxi estas ornamita per belaj sxtonoj kaj oferdonoj, li diris:

Matthew 24:1-51

1 Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo. 2 Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita. 3 Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo? 4 Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 5 CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. 6 Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 7 CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. 8 Sed cxio tio estas komenco de suferoj. 9 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo. 10 Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. 11 Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn. 12 Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmigxos. 13 Sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita. 14 Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino. 15 Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), 16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; 17 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; 18 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 19 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! 20 Kaj pregxu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; 21 cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos. 22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. 23 Tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux:Tie; ne kredu; 24 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn. 25 Jen mi antauxdiris al vi. 26 Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aux:Jen li estas en sekretaj cxambroj; ne kredu. 27 CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo. 28 Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj. 29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos; 30 kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro. 31 Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo. 32 De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; 33 tiel same vi, kiam vi vidos cxion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj. 34 Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio tio plenumigxos. 35 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 36 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj de la cxielo, nek la Filo, sed la Patro sola. 37 Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. 38 CXar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaux la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, 39 kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. 40 Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita; 41 du virinoj estos muelantaj apud muelilo:unu estos prenita, kaj la alia lasita. 42 Tial viglu; cxar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. 43 Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la sxtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. 44 Tial vi ankaux estu pretaj; cxar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas. 45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe? 46 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta. 47 Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin. 48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas; 49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj, 50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias, 51 kaj distrancxos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Mark 13:1-37

1 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj discxiploj diris al li:Majstro, jen kiaj sxtonoj kaj kiaj konstruajxoj! 2 Kaj Jesuo diris al li:CXu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita. 3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte: 4 Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi? 5 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 6 Multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj ili forlogos multajn. 7 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviligxu; tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 8 CXar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj. 9 Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili. 10 Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj. 11 Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito. 12 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin. 13 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita. 14 Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; 15 kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo; 16 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 17 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! 18 Kaj pregxu, ke tio ne okazu en vintro. 19 CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos. 20 Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn. 21 Kaj tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux, Jen tie; ne kredu; 22 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn. 23 Sed gardu vin; jen mi cxion antauxdiris al vi. 24 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumigxos kaj la luno ne donos sian lumon, 25 kaj la steloj falados el la cxielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la cxieloj, sxanceligxos. 26 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro. 27 Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo. 28 De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima; 29 tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj. 30 Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, antaux ol cxio tio farigxos. 31 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 32 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro. 33 Gardu vin, viglu kaj pregxu; cxar vi ne scias, kiam estos la gxusta tempo. 34 Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: 35 vi do viglu; cxar vi ne scias, kiam venos la domomastro, cxu vespere, cxu noktomeze, cxu cxe la kokokrio, cxu frumatene; 36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj. 37 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al cxiuj:Viglu.

John 2:20

20 La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.