58 Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.
Luke 1:58 Cross References - Esperanto
Genesis 19:19
19 Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus.
Genesis 21:6
6 Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi.
Ruth 4:14-17
14 Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael;
15 kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.
16 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis gxin sur sian bruston kaj farigxis gxia vartistino.
17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David.
Psalms 113:9
9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!
Isaiah 66:9-10
Luke 1:14
14 Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia naskigxo.
Luke 1:25
25 Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.
Romans 12:15
15 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.
1 Corinthians 12:26
26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.