Luke 18:16 Cross References - Esperanto

16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio.

Genesis 21:4

4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.

Genesis 47:10-14

10 Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono. 11 Kaj Jozef enlogxigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedajxon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis. 12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj. 13 Ne estis pano sur la tuta tero, cxar la malsato estis tre forta; kaj senfortigxis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana. 14 Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu trovigxis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni acxetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.

Deuteronomy 29:11

11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno gxis la cxerpanto de via akvo;

Deuteronomy 31:12

12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

2 Chronicles 20:13

13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

Jeremiah 32:39

39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.

Matthew 18:3-4

3 kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo. 4 Kiu do humiligos sin, kiel cxi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la cxielo.

Acts 2:39

39 CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

1 Corinthians 7:14

14 CXar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj.

1 Corinthians 14:20

20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.

1 Peter 2:2

2 kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.