13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado.
Luke 15:13 Cross References - Esperanto
2 Chronicles 33:1-10
1 La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem.
2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.
3 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn detruis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.
4 Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem estos Mia nomo eterne.
5 Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
6 Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
7 La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;
8 kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi cxion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, legxojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.
9 Manase delogis la Judojn kaj la logxantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.
10 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.
Job 21:13-15
Job 22:17-18
Psalms 10:4-6
Psalms 73:27
27 Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi.
Proverbs 5:8-14
8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,
9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,
10 Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,
11 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,
12 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon!
13 Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
14 Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo.
Proverbs 6:26
26 CXar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.
Proverbs 18:9
9 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
Proverbs 21:17
17 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos ricxa.
Proverbs 21:20
20 CXarma trezoro kaj oleo estas en la domo de sagxulo; Sed homo malsagxa cxion englutas.
Proverbs 23:19-22
19 Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo.
20 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj mangxas tro da viando;
21 CXar drinkemulo kaj mangxegemulo malricxigxos, Kaj dormemulo havos sur si cxifonajxojn.
22 Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos.
Proverbs 27:8
8 Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
Proverbs 28:7
7 Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron.
Proverbs 29:3
3 Homo, kiu amas sagxon, gxojigas sian patron; Sed kiu komunikigxas kun malcxastulinoj, tiu disperdas sian havon.
Ecclesiastes 11:9-10
9 GXoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio venigos vin al jugxo.
10 Tial forpelu malgxojon de via koro, kaj forigu malagrablajxon de via korpo; cxar la infaneco kaj la juneco estas vantajxo.
Isaiah 1:4
4 Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen.
Isaiah 22:13
13 Jen estas gxojo kaj gajeco:oni mortigas bovojn, bucxas sxafojn; oni mangxas viandon kaj trinkas vinon, dirante:Ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.
Isaiah 30:11
11 flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.
Isaiah 56:12
12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.
Jeremiah 2:5
5 Tiele diras la Eternulo:Kian maljustajxon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimigxis de Mi kaj sekvis vantajxon kaj mem vantigxis?
Jeremiah 2:13
13 CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.
Jeremiah 2:17-19
17 Vi jam mem tion faris al vi, cxar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.
18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu por trinki la akvon de Euxfrato?
19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Jeremiah 2:31
31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?
Amos 6:3-7
3 Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfelicxo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la segxo de maljusteco;
4 kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;
5 kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;
6 kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, sxmiras sin per la plej bonaj oleajxoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:
7 ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado de la dorlotigxantoj finigxos.
Micah 6:3
3 Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustajxon? respondu al Mi.
Luke 15:30
30 sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon.
Luke 16:1
1 Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.
Luke 16:19
19 Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage;
Romans 13:13-14
Ephesians 2:13
13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo.
Ephesians 2:17
17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;
1 Peter 4:3-4
2 Peter 2:13
13 en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj, dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi;