Luke 13:25 Cross References - Esperanto

25 Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;

Genesis 7:16

16 Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.

Psalms 32:6

6 Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en favora tempo, Por ke cxe la disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

Isaiah 55:6

6 Sercxu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.

Matthew 7:21-23

21 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo. 22 Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencajxojn? 23 Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.

Matthew 25:10-12

10 Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita. 11 Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni. 12 Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas.

Matthew 25:41

41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;

Luke 6:46

46 Kaj kial vi min vokas:Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?

Luke 13:27

27 kaj li parolos, kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.

2 Corinthians 6:2

2 (cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);

Hebrews 3:7-8

7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,

Hebrews 12:17

17 CXar vi scias, ke ecx kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.