Leviticus 25:20 Cross References - Esperanto

20 Kaj se vi diros:Kion ni mangxos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktajxojn?

Leviticus 25:4

4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo:vian kampon ne prisemu kaj vian vinbergxardenon ne pritrancxu.

Numbers 11:4

4 Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon?

Numbers 11:13

13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi.

2 Kings 6:15-17

15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros? 16 Sed li diris:Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili. 17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

2 Kings 7:2

2 Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la regxo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris:Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj tiu diris:Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne mangxos de tio.

2 Chronicles 25:9

9 Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.

Psalms 78:19-20

19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto? 20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

Isaiah 1:2

2 Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la Eternulo:Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.

Matthew 6:25-34

25 Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo? 26 Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili? 27 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 28 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; 29 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj. 30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? 31 Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu? 32 CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion. 33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi. 34 Tial ne zorgu pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.

Matthew 8:26

26 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis granda sereno.

Luke 12:29

29 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.

Philippians 4:6

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.

Hebrews 13:5-6

5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 6 Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.