John 17:25 Cross References - Esperanto

25 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj cxi tiuj scias, ke Vi min sendis;

Isaiah 45:21

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

Matthew 11:27

27 CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

Matthew 16:16

16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.

Luke 10:22

22 CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

John 1:18

18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

John 3:17

17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

John 5:19-20

19 Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi:La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; cxar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaux faras. 20 CXar la Patro amas la Filon, kaj montras al li cxion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol cxi tio, por ke vi miru.

John 6:19

19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis.

John 7:29

29 Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis.

John 8:19

19 Ili do diris al li:Kie estas via Patro? Respondis Jesuo:Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaux mian Patron.

John 8:55

55 kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

John 10:15

15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj.

John 15:21

21 Sed cxion cxi tion ili faros al vi pro mia nomo, cxar ili ne konas Tiun, kiu min sendis.

John 16:3

3 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

John 16:27

27 cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.

John 16:30

30 Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

John 17:3

3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

John 17:8

8 cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.

John 17:11

11 Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.

John 17:18

18 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaux mi ilin sendis en la mondon.

John 17:21

21 por ke ili cxiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.

John 17:23

23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektigxu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.

Acts 17:23

23 CXar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.

Acts 26:18

18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

Romans 1:28

28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;

Romans 3:11

11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion;

Romans 3:26

26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

1 Corinthians 1:21

21 CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.

1 Corinthians 15:34

34 Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

2 Corinthians 4:4

4 en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

Galatians 4:8-9

8 Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; 9 sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?

2 Thessalonians 1:8

8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;

Hebrews 8:11

11 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon, Kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; CXar cxiuj Min konos, De iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj;

1 John 1:9

9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

1 John 5:19-20

19 Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo. 20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Revelation 13:8

8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.