20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.
John 16:20 Cross References - Esperanto
Job 20:5
5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?
Psalms 30:5
5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.
Psalms 30:11
11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,
Psalms 40:1-3
1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion.
2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn.
3 Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.
Psalms 97:11
11 Lumo versxigxas sur virtulon, Kaj gxojo sur purkorulojn.
Psalms 126:5-6
Isaiah 12:1
1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.
Isaiah 25:8-9
8 Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.
9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
Isaiah 61:3
3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.
Isaiah 66:5
5 Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.
Jeremiah 31:9-14
9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.
10 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel pasxtanto sian pasxtataron.
11 CXar la Eternulo elacxetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
12 Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon.
13 Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.
14 Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasajxoj, kaj Mia popolo satigxos per Miaj bonajxoj, diras la Eternulo.
Jeremiah 31:25
25 CXar Mi sensoifigos animon lacan, kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos.
Matthew 5:4
4 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos.
Matthew 21:38
38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.
Matthew 27:39-44
39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,
40 kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.
41 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris:
42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.
43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio.
44 Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.
Matthew 27:62-66
62 La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la cxefpastroj kaj la Fariseoj kolektigxis al Pilato,
63 dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos.
64 Ordonu do, ke oni gardu la tombon gxis la tria tago, por ke liaj discxiploj ne venu kaj ne forsxtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li relevigxis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.
65 Pilato diris al ili:Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu gxin laux via eblo.
66 Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la sxtonon, kune kun gardistaro.
Mark 14:72
72 Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li:Antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.
Mark 15:29-32
29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas gxin en la dauxro de tri tagoj,
30 savu vin, deirante de la kruco.
31 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
32 La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
Mark 16:10
10 SXi iris, kaj sciigis gxin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malgxojis kaj ploris.
Luke 6:21
21 Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos. Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar vi ridos.
Luke 22:45
45 Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo,
Luke 22:62
62 Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.
Luke 23:27
27 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li.
Luke 23:47-49
47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo.
48 Kaj cxiuj homamasoj, kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintajxojn, reiris, frapante al si la bruston.
49 Kaj cxiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
Luke 24:17
17 Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi intersxangxas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
Luke 24:21
21 Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.
John 16:6
6 Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron.
John 16:33
33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.
John 19:25-27
25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
26 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo!
27 Tiam li diris al la discxiplo:Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon.
John 20:20
20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron.
Acts 2:46-47
Acts 5:41
41 Sed ili foriris de antaux la sinedrio, gxojante, ke ili estis jugxitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.
Romans 5:2-3
Romans 5:11
11 kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
2 Corinthians 6:10
10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.
Galatians 5:22
22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,
1 Thessalonians 1:6
6 Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito;
2 Thessalonians 2:16-17
James 1:2
2 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,
1 Peter 1:6-8
6 En tio vi gxojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malgxojigite en diversaj tentoj,
7 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo;
8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena;
Jude 1:24
24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,
Revelation 7:14-17
14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.
15 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.
16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
17 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.
Revelation 11:10
10 Kaj la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis la logxantojn sur la tero.
Revelation 18:7
7 Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro:Mi sidas regxino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.