Joel 3 Cross References - Esperanto

1 CXar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem, 2 Mi kolektos cxiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehosxafat; kaj tie Mi faros super ili jugxon pro Mia popolo kaj Mia heredajxo Izrael, kiun ili disjxetis inter la naciojn, dividinte Mian landon; 3 kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis. 4 Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj cxiuj distriktoj Filisxtaj? cxu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaux turnos vian repagon sur vian kapon. 5 Mian argxenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valorajxojn vi transportis en viajn templojn, 6 kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj; 7 sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon; 8 kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la SXebaanoj, al popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris. 9 Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru. 10 Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta. 11 Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn. 12 La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj. 13 Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco. 14 Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la jugxo. 15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon. 16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael. 17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi. 18 En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo SXitima. 19 Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando. 20 Sed Judujo estos logxata eterne, kaj Jerusalem en cxiuj generacioj. 21 Kaj Mi vengxos pro ilia sango, kiu ne estis vengxita de Mi; kaj la Eternulo logxados en Cion.

Deuteronomy 30:3

3 tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter cxiuj popoloj, inter kiujn disjxetis vin la Eternulo, via Dio.

2 Chronicles 6:37-38

37 sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 38 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:

Psalms 14:7

7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.

Psalms 85:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

Isaiah 11:11-16

11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro. 12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. 13 Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon. 14 Sed ili flugos kune al la Filisxtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos. 15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj. 16 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

Jeremiah 16:15

15 sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.

Jeremiah 23:3-8

3 Sed Mi kolektos la restajxon de Miaj sxafoj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian pasxtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multigxos. 4 Kaj Mi starigos super ili pasxtistojn, por ke ili pasxtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo. 5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco. 7 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 8 sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

Jeremiah 29:14

14 Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el cxiuj popoloj kaj de cxiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi translogxigis vin.

Jeremiah 30:3

3 CXar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili gxin posedos.

Jeremiah 30:18

18 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo.

Ezekiel 16:53

53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili,

Ezekiel 37:21-22

21 Kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de cxirkauxe kaj venigos ilin en ilian landon. 22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu regxo estos regxo por ili cxiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.

Ezekiel 38:14-18

14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere? 15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo; 16 kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog. 17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin. 18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno.

Ezekiel 39:25

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.

Ezekiel 39:28-29

28 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie. 29 Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Daniel 12:1

1 En tiu tempo levigxos Mihxael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, gxis la nuna tempo; sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj, kiuj trovigxos enskribitaj en la libro.

Joel 2:29

29 Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.

Amos 9:14

14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

Zephaniah 3:19-20

19 Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin. 20 En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.

2 Chronicles 20:26

26 En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago.

Isaiah 66:16

16 CXar per fajro kaj glavo la Eternulo faros jugxon super cxiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.

Jeremiah 12:14

14 Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.

Jeremiah 25:31

31 La bruo atingos gxis la fino de la tero; cxar la Eternulo havos jugxon kontraux la popoloj, Li jugxos cxiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.

Jeremiah 49:1

1 Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:CXu Izrael ne havas filojn? cxu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo logxas en la urboj de cxi tiu?

Ezekiel 25:8

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj-

Ezekiel 35:10

10 Pro tio, ke vi diris:Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo:

Ezekiel 36:5

5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;

Ezekiel 38:22

22 Kaj Mi faros kontraux li jugxon per pesto kaj sangoversxado; Mi sendos pluvegon, sxtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn tacxmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.

Ezekiel 39:11

11 En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj gxi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos gxin Valo de la Homomulto de Gog.

Joel 3:12

12 La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj.

Amos 1:11

11 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por cxiam.

Obadiah 1:10-16

10 Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por cxiam. 11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili. 12 Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero. 13 Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo. 14 Vi devus ne stari cxe la vojdisigxo, por ekstermi iliajn forsavigxintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfelicxo. 15 CXar proksima estas la tago de la Eternulo kontraux cxiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon. 16 CXar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos cxiam cxiuj nacioj; ili trinkos, trinkos gxisfunde, gxis ili farigxos kiel tute ne ekzistintaj.

Zephaniah 2:8-10

8 Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj. 9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin. 10 Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.

Zephaniah 3:8

8 Tial atendu Min, diras la Eternulo, gxis Mi Miatempe levigxos; cxar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; cxar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.

Zechariah 12:3-4

3 En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza sxtono por cxiuj popoloj:cxiuj, kiuj gxin levos, faros al si vundojn; kaj kolektigxos kontraux gxi cxiuj nacioj de la tero. 4 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos cxiun cxevalon per rabio kaj gxian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; cxiujn cxevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco.

Zechariah 14:2-4

2 Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo. 3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraux tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo. 4 Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden.

Revelation 11:18

18 Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti jugxataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

Revelation 16:6

6 cxar ili elversxis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.

Revelation 16:14

14 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.

Revelation 16:16

16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.

Revelation 18:20-21

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo. 21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

Revelation 19:19-21

19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Revelation 20:8

8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.

2 Chronicles 28:8-9

8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion. 9 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon.

Amos 2:6

6 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj.

Obadiah 1:11

11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili.

Nahum 3:10

10 tamen gxi ankaux estas elpatrujigita kaj forkaptita; ecx gxiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de cxiuj stratoj; pri gxiaj eminentuloj oni lotis, kaj cxiujn gxiajn altrangulojn oni katenis.

Revelation 18:13

13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.

Deuteronomy 32:35

35 CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.

Judges 11:12

12 Jiftahx sendis senditojn al la regxo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraux mia lando?

2 Chronicles 21:16

16 Kaj la Eternulo ekscitis kontraux Jehoram la spiriton de la Filisxtoj, kaj de la Araboj, kiuj logxis apude de la Etiopoj;

2 Chronicles 28:17-18

17 Ankaux la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn. 18 Ankaux la Filisxtoj invadis la urbojn de la malaltajxo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-SXemesx, Ajalon, Gederot, Sohxo kun gxiaj filinurboj, Timna kun gxiaj filinurboj, kaj Gimzo kun gxiaj filinurboj, kaj enlogxigxis tie.

Isaiah 23:1-2

1 Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili. 2 Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;

Isaiah 34:8

8 CXar tio estas tago de vengxo de la Eternulo, jaro de repago pro la jugxafero de Cion.

Isaiah 59:18

18 Laux la faroj Li repagos:koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.

Jeremiah 47:4

4 pro la tago, kiu venos, kiam oni prirabos cxiujn Filisxtojn, ekstermos cxe Tiro kaj Cidon cxiujn restintajn helpantojn; cxar la Eternulo ruinigos la Filisxtojn, la restajxon de la insulo Kaftor.

Jeremiah 51:6

6 Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon.

Ezekiel 25:12-17

12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Edom faris vengxon al la domo de Jehuda kaj forte kulpigxis per sia vengxo kontraux ili- 13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis Dedan ili falos de glavo. 14 Kaj Mi faros Mian vengxon kontraux Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke cxi tiuj ekkonu Mian vengxon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke la Filisxtoj agis vengxe kaj faris la vengxon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laux sia eterna malamo- 16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi etendos Mian manon kontraux la Filisxtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn cxe la bordo de la maro. 17 Kaj Mi faros kontraux ili grandan vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.

Amos 1:6-10

6 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom. 7 Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn. 8 Mi ekstermos la logxantojn de Asxdod kaj la tenanton de sceptro el Asxkelon, Mi direktos Mian manon kontraux Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filisxtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon. 10 Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn.

Amos 1:12-14

12 Mi sendos fajron sur Temanon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Bocra. 13 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn. 14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.

Zechariah 9:2-8

2 kaj pri HXamat, kiu havas sian limon apud gxi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre sagxaj. 3 Tiro konstruis al si fortikajxon, kaj kolektis argxenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton; 4 sed jen la Sinjoro faros gxin malricxa kaj jxetos en la maron gxian remparon, kaj gxi mem estos ekstermita de fajro. 5 Asxkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaux Ekron, cxar gxia fido kovrigxos per honto; pereos la regxo de Gaza, kaj Asxkelon ne plu estos logxata. 6 En Asxdod logxos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filisxtujo. 7 Mi forigos la sangon el gxia busxo kaj la abomenindan mangxajxon el gxiaj dentoj, kaj gxi mem farigxos apartenajxo de nia Dio, kaj gxi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron farigxos kiel la Jebusidoj. 8 Mi gardos Mian domon kontraux la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al gxi premanto; cxar Mi rigardas gxin nun per Miaj okuloj.

Matthew 11:21

21 Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.

Luke 18:7

7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?

Acts 9:4

4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?

2 Thessalonians 1:6

6 cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,

1 Samuel 5:2-5

2 Kaj la Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj enportis gxin en la templon de Dagon kaj starigis gxin apude de Dagon. 3 Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko. 4 Kiam ili en la morgauxa tago matene levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaux manoj dehakitaj kusxas sur la sojlo, nur la torso restis. 5 Pro tio la pastroj de Dagon, kaj cxiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Asxdod, ne pasxas sur la sojlon de Dagon gxis la nuna tago.

2 Kings 12:18

18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.

2 Kings 16:8

8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.

2 Kings 18:15-16

15 Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo. 16 En tiu tempo HXizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn HXizkija, regxo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.

2 Kings 24:13

13 Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.

2 Kings 25:13-17

13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon. 14 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj. 16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun kradajxo.

2 Chronicles 21:16-17

16 Kaj la Eternulo ekscitis kontraux Jehoram la spiriton de la Filisxtoj, kaj de la Araboj, kiuj logxis apude de la Etiopoj; 17 kaj ili iris kontraux Judujon kaj penetris en gxin, kaj forprenis la tutan havajxon, kiu trovigxis en la regxa domo, ankaux liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis cxe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoahxaz.

Jeremiah 50:28

28 Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo, nia Dio, pri la vengxo pro Lia templo.

Jeremiah 51:11

11 Akrigu la sagojn, pretigu la sxildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la regxoj de Medujo, cxar Lia intenco estas kontraux Babel, por pereigi gxin; cxar tio estas vengxo de la Eternulo, vengxo pro Lia templo.

Daniel 5:2-3

2 Farigxinte ebria, Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj. 3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

Daniel 11:38

38 Nur la dion de fortikajxoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, argxento, multekostaj sxtonoj, kaj juveloj.

Deuteronomy 28:32

32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.

Deuteronomy 28:68

68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

Ezekiel 27:13

13 Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi, alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.

Joel 3:3

3 kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.

Joel 3:8

8 kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la SXebaanoj, al popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris.

Judges 1:7

7 Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.

1 Samuel 15:33

33 Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino farigxos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaux la Eternulo en Gilgal.

Esther 7:10

10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.

Isaiah 11:12

12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.

Isaiah 43:5-6

5 Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos. 6 Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,

Isaiah 49:12

12 Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.

Jeremiah 23:8

8 sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

Jeremiah 30:10

10 Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

Jeremiah 30:16

16 Tamen cxiuj viaj mangxegantoj estos mangxegitaj; kaj cxiuj viaj premantoj, cxiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj cxiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.

Jeremiah 31:8

8 Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien.

Jeremiah 32:37

37 Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere.

Ezekiel 34:12-13

12 Kiel pasxtisto esploras sian sxafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj sxafoj, tiel Mi esploros Miajn sxafojn; kaj Mi savos ilin el cxiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. 13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero.

Ezekiel 36:24

24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.

Ezekiel 38:8

8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.

Joel 3:4

4 Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj cxiuj distriktoj Filisxtaj? cxu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaux turnos vian repagon sur vian kapon.

Zechariah 10:6-10

6 Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin, cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi auxskultos ilin. 7 Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj gxojos; ilia koro triumfos per la Eternulo. 8 Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, cxar Mi elacxetis ilin; kaj ili multigxos, kiel ili multigxis antauxe. 9 Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos. 10 Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne trovigxos suficxe da loko por ili.

Matthew 7:2

2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

James 2:13

13 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.

Revelation 13:10

10 Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. CXi tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.

Revelation 19:2

2 cxar veraj kaj justaj estas Liaj jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj servistoj el sxia mano.

Deuteronomy 32:30

30 Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?

Judges 2:14

14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.

Judges 4:2

2 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana regxo, kiu regxis en HXacor; lia militistestro estis Sisera, kiu logxis en HXarosxet- Goim.

Judges 4:9

9 Kaj sxi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx.

Job 1:15

15 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.

Isaiah 14:1-2

1 CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob. 2 Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.

Isaiah 60:14

14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

Jeremiah 6:20

20 Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el SXeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.

Ezekiel 23:42

42 Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.

Psalms 96:10

10 Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco.

Isaiah 8:9-10

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 34:1

1 Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj.

Jeremiah 31:10

10 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel pasxtanto sian pasxtataron.

Jeremiah 46:3-4

3 Pretigu sxildon kaj kirason, kaj iru en batalon. 4 Jungu la cxevalojn kaj surcxevaligu la rajdistojn, starigxu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armajxojn.

Jeremiah 50:2

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj.

Ezekiel 21:21-22

21 CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton. 22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.

Ezekiel 38:7

7 Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.

Micah 3:5

5 Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraux tiu, kiu ne donas ion en ilian busxon, ili predikas militon:

2 Chronicles 25:8

8 sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.

Isaiah 2:4

4 Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Micah 4:3

3 Kaj Li jugxos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Zechariah 12:8

8 En tiu tempo la Eternulo defendos la logxantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel angxelo de la Eternulo antaux ili.

Luke 22:36

36 Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon.

Psalms 103:20

20 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.

Isaiah 10:34

34 Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.

Isaiah 13:3

3 Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.

Isaiah 37:36

36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

Ezekiel 38:9-18

9 Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi. 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn. 11 Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; 12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptajxon, kaj metu la manon sur la denove logxatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj logxas sur la centro de la tero. 13 SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?

Joel 3:2

2 Mi kolektos cxiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehosxafat; kaj tie Mi faros super ili jugxon pro Mia popolo kaj Mia heredajxo Izrael, kiun ili disjxetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;

Micah 4:12

12 Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la drasxejon.

Zechariah 14:2-3

2 Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo. 3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraux tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo.

2 Thessalonians 1:7

7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

Revelation 16:14-16

14 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca. 15 (Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.) 16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.

Revelation 19:14

14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.

Revelation 19:19-20

19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

Revelation 20:8-9

8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

Psalms 2:8-9

8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

Psalms 7:6

6 Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

Psalms 76:8-9

8 El la cxielo Vi auxdigis jugxon; La tero ektimis kaj eksilentis, 9 Kiam Dio levigxis, por jugxi, Por savi cxiujn humilulojn sur la tero. Sela.

Psalms 96:13

13 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, CXar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.

Psalms 98:9

9 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

Psalms 110:5-6

5 La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero. 6 Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando.

Isaiah 3:13

13 La Eternulo starigxis, por jugxi; Li staras, por jugxi popolojn.

Ezekiel 30:3

3 CXar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.

Joel 3:14

14 Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la jugxo.

Zechariah 14:4

4 Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden.

Revelation 19:11

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.

Genesis 13:13

13 Kaj la logxantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo.

Genesis 15:16

16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.

Genesis 18:20

20 Kaj la Eternulo diris: CXar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,

Deuteronomy 16:9

9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.

Isaiah 63:3

3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis.

Jeremiah 51:33

33 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:La filino de Babel estas kiel drasxejo dum la drasxado; tre baldaux venos la tempo de gxia rikolto.

Lamentations 1:15

15 La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.

Hosea 6:11

11 Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

Matthew 13:39

39 kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj.

Mark 4:29

29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.

Revelation 14:15-20

15 Kaj alia angxelo eliris el la templo, kriante per granda vocxo al la sidanta sur la nubo:Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; cxar venis la horo por rikolti, cxar la rikolto de la tero tromaturigxis. 16 Kaj la sidanta sur la nubo jxetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltigxis. 17 Kaj alia angxelo eliris el la encxiela templo, ankaux havante akran rikoltilon. 18 Kaj alia angxelo eliris el la altaro, havante auxtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda vocxo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante:Sendu vian akran rikoltilon, kaj detrancxu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; cxar tute maturigxis gxiaj vinberoj. 19 Kaj la angxelo jxetis sian rikoltilon en la teron kaj detrancxis la vinberarbon de la tero kaj jxetis gxin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio. 20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, gxis la bridoj de la cxevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

Psalms 37:13

13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.

Isaiah 34:2-8

2 CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado. 3 Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango. 4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo. 5 CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon. 6 La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasigxis de sebo, de sango de sxafoj kaj kaproj, de sebo de sxafaj renoj; cxar bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom. 7 Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo. 8 CXar tio estas tago de vengxo de la Eternulo, jaro de repago pro la jugxafero de Cion.

Isaiah 63:1-7

1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis. 4 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon. 7 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la lauxdon al la Eternulo, pro cxio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.

Ezekiel 38:8-23

8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero. 9 Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi. 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn. 11 Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; 12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptajxon, kaj metu la manon sur la denove logxatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj logxas sur la centro de la tero. 13 SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon? 14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere? 15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo; 16 kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog. 17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin. 18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno. 19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael; 20 kaj ektremos antaux Mi la fisxoj de la maro, la birdoj de la cxielo, la bestoj de la kampo, cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversigxos la montoj, falos la rokkrutajxoj, kaj cxiuj muroj falos sur la teron. 21 Kaj Mi vokos kontraux lin glavon sur cxiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; cxiu prenos glavon kontraux sian fraton. 22 Kaj Mi faros kontraux li jugxon per pesto kaj sangoversxado; Mi sendos pluvegon, sxtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn tacxmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li. 23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaux la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Ezekiel 39:8-20

8 Jen tio venos kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis. 9 Kaj eliros la logxantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la sxildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la dauxro de sep jaroj. 10 Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptajxon de tiuj, kiuj prenis kaptajxon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo. 11 En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj gxi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos gxin Valo de la Homomulto de Gog. 12 Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la dauxro de sep monatoj. 13 Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la suprajxo de la tero, por purigi cxi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la sercxadon. 15 Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos cxe gxi signon, gxis la enterigantoj enterigos gxin en la Valo de la Homomulto de Gog. 16 Kaj ecx la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon. 17 Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon. 18 Karnon de fortuloj vi mangxos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virsxafoj, sxafidoj, kaproj, kaj bovoj, cxiuj bone grasigitaj. 19 Kaj vi mangxos grasajxon gxissate, kaj vi trinkos sangon gxisebrie de Mia bucxofero, kiun Mi bucxis por vi. 20 Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Joel 1:15

15 Ho ve, kia tago! CXar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

Joel 2:1

1 Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima;

Philippians 3:2

2 Gardu vin kontraux la hundoj, gardu vin kontraux la malbonaguloj, gardu vin kontraux la karntrancxuloj;

2 Peter 3:7

7 sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj.

Isaiah 13:10

10 La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

Joel 2:10

10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

Joel 2:31

31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

Matthew 24:29

29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;

Luke 21:25-26

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj; 26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

Revelation 6:12-13

12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango; 13 kaj la steloj de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, jxetas siajn nematurajn figojn.

1 Samuel 15:29

29 Kaj la Potenculo de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne estas homo, ke Li pentu.

Psalms 18:2

2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo.

Psalms 29:11

11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

Psalms 46:1-11

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. 2 Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj. 3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela. 4 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo. 5 Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno. 6 Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis. 7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela. 8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero, 9 Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro. 10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero. 11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 61:3

3 CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo kontraux malamiko.

Psalms 91:1-2

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas.

Proverbs 18:10

10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata.

Isaiah 33:16

16 tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

Isaiah 33:21

21 CXar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataux riveroj, largxaj lagoj; sxipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca sxipo ilin ne trapasos.

Isaiah 42:13

13 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj auxdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.

Isaiah 51:5-6

5 Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj jugxos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon. 6 Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.

Isaiah 51:16

16 Mi metis Miajn vortojn en vian busxon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por arangxi la cxielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion:Vi estas Mia popolo.

Jeremiah 16:19

19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

Jeremiah 25:30-31

30 Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la tero. 31 La bruo atingos gxis la fino de la tero; cxar la Eternulo havos jugxon kontraux la popoloj, Li jugxos cxiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.

Ezekiel 38:19

19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;

Hosea 11:10

10 La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente.

Joel 2:10-11

10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon. 11 Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?

Amos 1:2

2 Li diris:La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.

Amos 3:8

8 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

Haggai 2:6

6 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la cxielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;

Zechariah 10:6

6 Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin, cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi auxskultos ilin.

Zechariah 10:12

12 Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.

Zechariah 12:5-8

5 Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro:Mia forto estas la logxantoj de Jerusalem, dank� al la Eternulo Cebaot, ilia Dio. 6 En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torcxo inter garboj, kaj ili formangxos dekstre kaj maldekstre cxiujn popolojn cxirkauxe; kaj Jerusalem estos denove prilogxata sur sia loko, en Jerusalem. 7 Kaj antauxe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la logxantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo. 8 En tiu tempo la Eternulo defendos la logxantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel angxelo de la Eternulo antaux ili.

Hebrews 12:26

26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.

Revelation 11:13

13 Kaj en tiu horo farigxis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj plenigxis de timo, kaj donis lauxdon al la Dio de la cxielo.

Revelation 11:19

19 Kaj malfermigxis la encxiela templo de Dio, kaj vidigxis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj farigxis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

Revelation 16:18

18 kaj okazis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estigxis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda.

Psalms 9:11

11 Kantu al la Eternulo, kiu logxas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

Psalms 76:2

2 En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia logxejo sur Cion.

Isaiah 4:3

3 Kaj la restintoj en Cion kaj la retenigxintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, cxiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,

Isaiah 12:6

6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 35:8

8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.

Isaiah 52:1

1 Vekigxu, vekigxu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; cxar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.

Jeremiah 31:23

23 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!

Ezekiel 43:12

12 Jen estas la legxo por la domo:la tuta spaco sur la supro de la monto cxirkauxe estas plejsanktejo; tio estas la legxo por la domo.

Ezekiel 48:35

35 La tuta cxirkauxo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos:Eternulo-Tie.

Daniel 11:45

45 Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.

Joel 2:27

27 Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

Joel 3:21

21 Kaj Mi vengxos pro ilia sango, kiu ne estis vengxita de Mi; kaj la Eternulo logxados en Cion.

Obadiah 1:16-17

16 CXar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos cxiam cxiuj nacioj; ili trinkos, trinkos gxisfunde, gxis ili farigxos kiel tute ne ekzistintaj. 17 Sed sur la monto Cion estos savigxo, kaj gxi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.

Micah 4:7

7 Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

Nahum 1:15

15 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.

Zephaniah 3:14-16

14 GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem. 15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon. 16 En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortigxu.

Zechariah 8:3

3 Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.

Zechariah 14:20-21

20 En tiu tempo sur la tintiloj de la cxevaloj estos skribite:SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaux la altaro. 21 Kaj cxiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj cxiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.

Revelation 21:27

27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

Exodus 3:8

8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

Numbers 25:1

1 Kaj Izrael logxis en SXitim, kaj la popolo komencis malcxastadi kun la filinoj de Moab.

Job 29:6

6 Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo!

Psalms 46:4

4 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.

Isaiah 30:25

25 Kaj sur cxiu alta monto kaj sur cxiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.

Isaiah 35:6

6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj.

Isaiah 41:17-18

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. 18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

Isaiah 55:12-13

12 Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj. 13 Anstataux pikarbetajxo elkreskos cipreso, anstataux urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermigxos.

Ezekiel 47:1-12

1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, cxar la vizagxa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. 2 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laux ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. 3 Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezursxnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la maleoloj. 4 Kaj li mezuris ankoraux mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta gxis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraux mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta gxis la lumboj. 5 Kiam li mezuris ankoraux mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; cxar la akvo estis tro alta, oni devis gxin transnagxi, sed transiri la torenton oni ne povis. 6 Kaj li diris al mi:CXu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento. 7 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj. 8 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo. 9 Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento. 10 Kaj staros apud gxi fisxkaptistoj de En-Gedi gxis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fisxoj estos tiaspecaj, kiel la fisxoj de la Granda Maro, kaj tre multe. 11 Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo. 12 Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

Amos 9:13-14

13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj. 14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

Micah 6:5

5 Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, regxo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de SXitim gxis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.

Zechariah 14:8

8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro.

Revelation 22:1-2

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido, 2 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

Psalms 137:7

7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

Isaiah 11:15

15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.

Isaiah 19:1-15

1 Profetajxo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuragxigxos interne de ili. 2 Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraux Egiptojn; kaj militos cxiu kontraux sia frato kaj cxiu kontraux sia amiko, urbo kontraux urbo, regno kontraux regno. 3 Kaj malaperos la kuragxo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorcxistojn kaj la auxguristojn kaj la antauxdiristojn. 4 Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata regxo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot. 5 Kaj sekforigxos la akvo el la maro, kaj la rivero senakvigxos kaj sekigxos. 6 Kaj senhavigxos la riveroj, elcxerpigxos kaj sekigxos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos. 7 La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj cxio semita apud la akvo velkos, sekigxos, kaj malaperos. 8 Kaj malgxojos la fisxkaptistoj, kaj ploros cxiuj, kiuj jxetas fisxhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfelicxaj. 9 Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo. 10 Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; cxiuj dungatoj estos malgajaj. 11 Malsagxaj estas la princoj de Coan; la sagxaj konsilistoj de Faraono farigxis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono:Mi estas filo de sagxuloj, ido de antikvaj regxoj? 12 Kie do nun estas viaj sagxuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo. 13 Malsagxigxis la princoj de Coan, trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj. 14 La Eternulo versxis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel ebriulo sxanceligxas vomante. 15 Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aux vosto, brancxo aux kano.

Isaiah 34:1-17

1 Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj. 2 CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado. 3 Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango. 4 Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo. 5 CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon. 6 La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasigxis de sebo, de sango de sxafoj kaj kaproj, de sebo de sxafaj renoj; cxar bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom. 7 Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo. 8 CXar tio estas tago de vengxo de la Eternulo, jaro de repago pro la jugxafero de Cion. 9 Kaj liaj riveroj aliformigxos en pecxon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero farigxos brulanta pecxo. 10 Nek tage nek nokte gxi estingigxos, eterne levigxados gxia fumo; de generacio al generacio gxi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur gxi. 11 Ekposedos gxin pelikano kaj botauxro, kaj gufo kaj korvo logxos sur gxi; kaj Li etendos super gxi rektosxnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo. 12 GXi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj cxiuj gxiaj princoj malaperos. 13 Kaj en gxiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur gxiaj fortikajxoj kreskos pikarbustoj; kaj gxi estos logxejo de sxakaloj, spaco por strutoj. 14 Kaj renkontigxos tie sovagxaj katoj kun sovagxaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon. 15 Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektigxos unu al alia. 16 Sercxu en la libro de la Eternulo, kaj legu:ecx unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; cxar Lia busxo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas. 17 Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laux rektosxnuro; ili heredos tion por cxiam, de generacio al generacio ili logxos tie.

Isaiah 63:1-6

1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis. 4 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

Jeremiah 49:17

17 Edom farigxos objekto de teruro; cxiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri cxiuj liaj vundoj.

Jeremiah 51:35

35 La maljusteco kontraux mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la logxantino de Cion; kaj mia sango sur la logxantoj de HXaldeujo, diras Jerusalem.

Lamentations 4:21

21 GXoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu logxas en la lando Uc; Ankaux al vi venos la kaliko, vi ebriigxos kaj nudigxos.

Ezekiel 25:1-17

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili; 3 kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon- 4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton. 5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 6 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael- 7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj- 9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim; 10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj. 11 Kaj kontraux Moab Mi faros jugxon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Ezekiel 35:1-15

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la monto Seir, kaj profetu pri gxi; 3 kaj diru al gxi:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj faros vin absoluta dezerto. 4 Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 5 CXar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfelicxo, kiam iliaj malbonagoj finigxis: 6 tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga vengxo vin persekutos; cxar vi ne malamis sangon, tial sanga vengxo vin persekutos. 7 Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur gxi cxian pasanton. 8 Mi plenigos gxiajn altajxojn de mortigitoj:sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en cxiuj viaj terfendoj kusxos falintoj, mortigitaj de glavo. 9 Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos logxataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 10 Pro tio, ke vi diris:Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo: 11 tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraux ili; kaj oni ekkonos Min cxe ili, kiam Mi jugxos vin. 12 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. 13 Vi faris vin grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux Mi; Mi tion auxdis. 14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero gxojos, Mi faros vin dezerto. 15 Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Amos 1:11-12

11 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por cxiam. 12 Mi sendos fajron sur Temanon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Bocra.

Obadiah 1:1

1 Vizio de Obadja. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Levigxu, ni iru milite kontraux lin.

Zechariah 10:10

10 Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne trovigxos suficxe da loko por ili.

Zechariah 14:18-19

18 Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de lauxboj. 19 Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de lauxboj.

Malachi 1:3-4

3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto. 4 Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.

Isaiah 33:20

20 Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, logxlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj gxiaj stangoj, kaj neniu el gxiaj sxnuroj dissxirigxos.

Ezekiel 37:25

25 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.

Amos 9:15

15 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

Isaiah 4:4

4 se la Sinjoro forlavos la malpurajxon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de gxi, per la spirito de jugxo kaj per la spirito de fajro.

Ezekiel 36:25

25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.

Ezekiel 36:29

29 Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.

Joel 3:17

17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.

Matthew 27:25

25 Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.

Revelation 21:3

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.