Joel 1:15 Cross References - Esperanto

15 Ho ve, kia tago! CXar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

Psalms 37:13

13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.

Isaiah 13:6-9

6 GXemu, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo. 7 Tial cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu homa koro senkuragxigxas. 8 Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas. 9 Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.

Jeremiah 30:7

7 Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.

Ezekiel 7:2-12

2 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando. 3 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn. 4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas; 6 fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas. 7 Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj. 8 Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn. 9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto. 10 Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris. 11 La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili. 12 Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.

Ezekiel 12:22-28

22 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos? 23 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro. 24 CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael. 25 CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 27 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras:La profetajxo, kiun li profetas, venos ankoraux post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas. 28 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Joel 2:1-2

1 Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima; 2 tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

Joel 2:11

11 Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?

Joel 2:31

31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

Amos 5:16-18

16 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro:Sur cxiuj placoj estos plorado, sur cxiuj stratoj oni dirados:Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti. 17 Kaj en cxiuj vinbergxardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo. 18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.

Zephaniah 1:14-18

14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo. 15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, 16 tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj. 17 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos dissxprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko. 18 Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.

Luke 19:41-44

41 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi, 42 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj. 43 CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin, 44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

James 5:9

9 Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.

Revelation 6:17

17 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.