Job 39:27 Cross References - Esperanto

27 CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston?

Exodus 19:4

4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

Leviticus 11:13

13 Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon

Psalms 103:5

5 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

Proverbs 23:5

5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

Isaiah 40:31

31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

Jeremiah 49:16

16 Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu logxas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi ecx arangxus vian neston tiel alte, kiel aglo, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

Hosea 8:1

1 Metu trumpeton al via busxo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraux Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.

Obadiah 1:4

4 Sed se vi ecx levigxus tiel alte, kiel aglo, aux se vi arangxus vian neston inter la steloj, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.