Job 2:10 Cross References - Esperanto

10 Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

Genesis 3:17

17 Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.

2 Samuel 6:20-21

20 Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris:Kiel majesta estis hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj! 21 Sed David diris al Mihxal:Antaux la Eternulo, kiu preferis min antaux via patro kaj antaux lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaux la Eternulo mi ludis.

2 Samuel 13:13

13 Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi farigxus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la regxo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi.

2 Samuel 19:22

22 Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?

2 Samuel 19:28

28 CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo?

2 Samuel 24:10

10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.

2 Chronicles 16:9

9 cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

Job 1:1-3

1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. 2 Al li naskigxis sep filoj kaj tri filinoj. 3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

Job 1:10

10 Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastigxis sur la tero.

Job 1:21-22

21 kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata. 22 Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraux Dio.

Psalms 39:1

1 Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.

Psalms 59:12

12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.

Proverbs 9:6

6 Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

Proverbs 9:13

13 Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,

Lamentations 3:38-41

38 CXu ne el la busxo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono? 39 Kial murmuras homo vivanta? CXiu murmuru kontraux siaj pekoj. 40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo; 41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.

Matthew 12:34-37

34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas. 35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn. 36 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado. 37 CXar laux viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

Matthew 16:23

23 Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

Matthew 25:2

2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.

John 18:11

11 Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos?

Romans 12:12

12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;

Hebrews 12:9-11

9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? 10 CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. 11 CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.

James 1:12

12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

James 3:2

2 CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.

James 5:10-11

10 Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. 11 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.