Job 24:24 Cross References - Esperanto

24 Ili levigxis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel cxiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakigxas.

Job 8:22

22 Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

Job 14:21

21 Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

Job 20:5

5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?

Psalms 37:10

10 Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

Psalms 37:35-36

35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo; 36 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

Psalms 73:19

19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

Psalms 92:7

7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.

Isaiah 17:5-6

5 Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim. 6 Kaj restos tie postrikoltajxo, kiel cxe la skuado de olivarbo:du, tri olivoj sur la supro de alta brancxo, kvar, kvin sur la brancxoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.

James 1:11

11 CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.

James 5:1-3

1 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. 2 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj. 3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.

Revelation 14:14-20

14 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon. 15 Kaj alia angxelo eliris el la templo, kriante per granda vocxo al la sidanta sur la nubo:Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; cxar venis la horo por rikolti, cxar la rikolto de la tero tromaturigxis. 16 Kaj la sidanta sur la nubo jxetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltigxis. 17 Kaj alia angxelo eliris el la encxiela templo, ankaux havante akran rikoltilon. 18 Kaj alia angxelo eliris el la altaro, havante auxtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda vocxo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante:Sendu vian akran rikoltilon, kaj detrancxu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; cxar tute maturigxis gxiaj vinberoj. 19 Kaj la angxelo jxetis sian rikoltilon en la teron kaj detrancxis la vinberarbon de la tero kaj jxetis gxin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio. 20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, gxis la bridoj de la cxevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.