Job 24:19 Cross References - Esperanto

19 Kiel seka tero kaj varmego englutas negxan akvon, Tiel SXeol englutas la pekulojn.

Job 6:15-17

15 Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas, 16 Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kasxas sin negxo; 17 En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forsxovigxas de sia loko.

Job 21:13

13 Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en SXeolon momente.

Job 21:23

23 Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;

Job 21:32-34

32 Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altajxeto estas starigataj gardistoj. 33 Dolcxaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li trenigxas cxiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaux li. 34 Kiel do vi volas konsoli min per vantajxo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malgxustajxojn?

Psalms 49:14

14 Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon.

Psalms 58:8-9

8 Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon; 9 Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.

Psalms 68:2

2 Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio.

Proverbs 14:32

32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.

Ecclesiastes 9:4-6

4 CXar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankoraux esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. 5 CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita. 6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio farigxas sub la suno.

Luke 12:20

20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

Luke 16:22

22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.