Jeremiah 4:23 Cross References - Esperanto

23 Mi rigardas la teron, kaj jen gxi estas malplena kaj dezerta; la cxielon, kaj jen gxi estas senluma.

Genesis 1:2

2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.

Isaiah 5:30

30 Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.

Isaiah 13:10

10 La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

Isaiah 24:19-23

19 Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero. 20 SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos. 21 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la tacxmentojn de la alto en la cxielo kaj la regxojn de la tero sur la tero. 22 Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj. 23 Kaj rugxigxos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekregxos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaux Liaj plejagxuloj.

Jeremiah 9:10

10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris, foriris.

Ezekiel 32:7-8

7 Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon. 8 CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Joel 2:10

10 Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

Joel 2:30-31

30 Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo. 31 La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

Joel 3:15-16

15 La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon. 16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

Amos 8:9

9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.

Matthew 24:29

29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;

Matthew 24:35

35 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Mark 13:24-25

24 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumigxos kaj la luno ne donos sian lumon, 25 kaj la steloj falados el la cxielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la cxieloj, sxanceligxos.

Luke 21:25-26

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj; 26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

Acts 2:19-20

19 Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo; 20 La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.